Tecumseh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tecumseh, pentraĵo de Benson Lossing, 1808

Tecumseh[1], TecumthaTikamthi (naskiĝis ĉirkaŭ 1768 en Old Picqua, regiono de Springfield, Ohio; mortis la 5-an de oktobro 1813) estis indiana ĉefo de la tribo Shawnee.

Kiam mortis lia patro[2], li estis edukita kun siaj fratoj kaj fratino de la ĉefo Nigra Fiŝo, ĉar lia patrino, devena Creek-ano elektis reiri al sia tribo en la sudo.

Li partoprenis multajn batalojn kaj atakojn dum la lastaj jaroj de la usona Revolucio inter 1780 kaj 1783. Li kondukis sian tribon dum la milito de la nordokcidentaj indianoj ekde 1790, sed estis venkita de la generalo Anthony Wayne dum la batalo de Fallen timbers, la 20-an de aŭgusto 1794. Fine de tiu milito, en 1795 li rifuzis subskribi la kontrakton de Greenville permesantan la vendon de indianaj terenoj al blankuloj.

La morto de Tecumseh reprezentita en la Kapitolo de Vaŝingtono


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Angie Debo, Histoire des Indiens des Etats-Unis (historio pri usonaj indianoj), Parizo, Albin Michel, 1994, ISBN 222606903
  • James Alexander Thom.- Panther in the sky (pantero en ĉielo), Ballantine Books, 1990, ISBN 0345366387
  • R David Edmunds, The Shawnee Prophet (profeto de la Shawnee), Lincoln: University of Nebraska Press, 1983
  • Robert Cwiklik, W David Baird, Tecumseh: Shawnee rebel (Shawnee-ribelulo), New York: Chelsea House Publishers, 1993


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La signifoj varias inter "falstelo", "atakonta pantero", "pantero enĉiela", "kaŭranta montleono", "fluganta sago", ...
  2. Shawnee-batalanto mortigita dum la batalo de Point Pleasant, la 10-an de oktobro 1774