Isa bin Marjam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Isa bin Marjam (arabe عيسى بن مريم) estas la maniero kiel Islamo parolas pri Jesuo, ankaŭ konita kiel Kristo, kiu estas la filo de Dio.

La Islamo diras ke li estas unu el la kvin grandaj profetoj de Islamo, kune kun Musa (Moseo), Ibrahim (Abrahamo), Nuh (Noa) kaj la fina profeto Muhamad (Mohamedo).

Tamen ĉe la arabaj kristanoj li nomiĝas Yasu' al-Masih aŭ Yesua' al-Masih (يسوع المسيح t. e. Jesuo la Mesio).

Laŭ la Korano li ne estis najlita nek mortis sur kruco, sed estis levita ĉielen sen morti; laŭ la Korano li faris miraklojn kaj estis naskita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio. Li revenos je la fino de la mondo por venki la kontraŭulon kaj por juĝi la homojn.

Por la kristanoj li naskiĝis de la virgulino Maria per la Sankta Spirito de Dio, plenumante la profetaĵo el Jesaja: "Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel". (Jesaja 7:14)[1] Tiu nasko estas priskribita en la Evangelio laŭ Mateo kaj Luko ekde kiam la anĝelo Gabriel aperis al la virgulino Maria kaj diris al ŝi ke ŝi naskos filon [2][3]

La evangelioj rakontas la plenkreskan vivon el Jesuo ĝis kiam li mortis plenumante aliaj profetaĵoj [4][5], kaj releviĝis por venki la morton kaj doni eternan vivon al tiuj, kiuj kredas je li [6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencio[redakti | redakti fonton]